Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 281 (2011-08-24)
[baveleto] Esperanto-urbo Herzberg kaj firmaoj "per Esperanto"

Saluton,

1) eble vi jam aŭdis el aliaj informkanaloj, ke s-ro Amir JAVADI (el Aŭstrio resp. Irano) antaŭ 2 semajnoj aĉetis en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo la "Hotelon Ora Cervo". Ŝajnas, ke nun komenciĝas riparperiodo de la domego. Li diris, ke antaŭe li posedis la "Esperanto-paradizon" ĉe Vieno (Aŭstrio). Certe vi ankoraŭ aŭdos de li.

2) Jam antaŭ ĉ. 3 jaroj venis esperantlingvaj naturkuracisto kaj Ginseng-konsilistino al nia bela urbo.

3) Ni aŭdis, ke ĉ. 3 pluaj Esperanto-entreprenistoj planas fondi firmaetojn kaj komenci ion novan en Herzberg - la Esperanto-urbo.

4) Eble ankaŭ aliaj ekŝatos la ideon kaj trovos la kondiĉojn, ofertojn de la Esperanto-urbo bonaj kaj allogaj por translokiĝo kaj vere kunkonstruos, ekz. por Germana Esperanto-Centro resp. Interkultura Centro Herzberg rilate al Esperanto-organizado, instruado, klerigado, informado, administrado, E-biblioteko, ktp.?

Se vi havas demandojn, bv. kontakti nin senpere.

Anticipe ni dankas.

Amike kaj samideane salutas via ICH-teamo

http://esperanto-urbo.de (multlingva)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026